Malgranda baziliko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Malgranda baziliko, (latine basilica minor; plurale Basilicae minores) estas tiuj bazilikoj de la Latina Eklezio, al kiuj la papo donas tiu ĉi rangon ekde la 18-a jarcento. Ili estas laŭ grandeco ne malgrandaj, laŭforme ĉiuspecaj, do plej ofte imponaj kaj ne similas al la origina baziliko. La "malgranda", laŭ la latina origino minor, signifas rangon malpli grava ol granda baziliko (basilica maior). La malgranda baziliko donas gravecon en la regiono inter la ceteraj preĝejoj kaj rajtas uzi diversajn ekleziajn simbolojn. Ili ofte estas ankaŭ ĉefkatedraloj, katedraloj, pilgrimejoj aŭ/kaj kermesejoj.
En 2008 estis 1584 malgrandaj bazilikoj.
La malgranda baziliko devas esti:
- pompa, impona
- havanta multe da vizitantoj
- havanta sanktan trezoron
La statistiko en 2007 menciis 1524 malgrandajn bazilikojn precipe en Eŭropo:
- Italio 532
- Francio 168[1]
- Pollando 105
- Hispanio 101
- Germanio 69
- Aŭstrio 29
- Belgio 26
- Nederlando 20
- Ĉeĥio 15
- Hungario 13
- Svislando 12
- Malto 8
- Kroatio 7
- Slovakio 7
- Portugalio 6
- Slovenio 6
- Litovio 5
En Ameriko:
- Usono 62
- Brazilo 50
- Argentino 43
- Meksiko 27
- Kolombio 25
- Kanado 21
- Venezuelo 14
- Peruo 12
- Ĉilio 9
- Bolivio 8
- Urugvajo 5
- Salvadoro 4
En Azio:
- Barato 19
- Filipinoj 12
- Sankta Lando (Israelo) 9
Aldoniĝas po malpli da malgrandaj bazilikoj ankaŭ en aliaj landoj.
Laŭ la urboj en Romo troviĝas 66, en Bonaero 15, en Krakovo 12, en Bolonjo kaj en Florenco po 11, en Barcelono kaj en Milano po 9, en Venezio 8, en Napolo 7, en Kolonjo, Limo kaj en Madrido po 6 da malgrandaj bazilikoj, ktp.