Peter Gabriel
Brita muzikisto, komponisto kaj kantverkisto (naskita 1950) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peter Brian Gabriel (naskiĝinta la 13an de februaro 1950) estas angla kantisto, muzikisto, kaj kantokomponisto kiu famiĝis ĉefe kiel ĉefa voĉisto (ĉefkantisto) kaj flutisto de la grupo de progresiva roko Genesis.[1] Post eliro el Genesis, Gabriel eniris sukcesan soloan karieron. Lia albumo de 1986 album, So, estis lia plej komerce sukcesa, kaj la plej sukcesa kanto de la albumo, nome "Sledgehammer", akiris premion MTV Awards en 1987, kaj tiu kanto estis la plej ludata muzikfilmeto en la historio de tiu stacio.
Peter Gabriel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Peter Brian Gabriel |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1950 (1950-02-13) (74-jaraĝa) en Chobham |
Lingvoj | angla • germana |
Loĝloko | Box • Somerset |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Charterhouse School |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ralph Parton Gabriel |
Patrino | Edith Irene Allen |
Edz(in)o | Jill Georgina Moore • Meabh Flynn |
Amkunulo | Rosanna Arquette • Sinéad O'Connor |
Infanoj | Melanie Gabriel • Anna Marie Gabriel • Isaac Ralph Gabriel • Luc Gabriel |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • filmkomponisto • voĉisto • poeto • aktoro |
TTT | |
Retejo | https://petergabriel.com |
Pli ĵuse, Gabriel dediĉis sin al produktado kaj helpo de mondmuziko (ekzemple pere de WOMAD) kaj al pionirado de cifereca distribuado de muziko. Li engaĝiĝis ankaŭ en diversaj humanitaraj kampanjoj. Gabriel ricevis diversajn muzikpremiojn laŭlonge de sia kariero, inkluzive de tri britaj premioj, ses Grammy-premioj, 13 MTV Video Music Awards kaj en 2007 la BMI Ikono ĉe la 57-jara BMI London Awards pro sia “influo sur generacioj de muzikistoj”[2][3].
Peter Gabriel estis la unua okcidenta kantisto kiu metis afrikajn artistojn samnivele kiel li mem kaj sen li tiuj artistoj neniam akirintus la konatecon kiun ili nun posedas en la okcidenta mondo[4].