Paolo Riccio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paŭlo Riĉo (1480-1541) estis humanisto, filozofo, hebreisto, kabalisto, privata kuracisto de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj Ferdinando la 1-a (1503-1564), profesoro pri filozofio en la Universitato de Pavio, lernanto de Pietro Pomponazzi (1462-1525), frato de Agostino Ricci[1]. Riĉo estis tre influita de la astrologio kaj la Kabalo. Johannes Eck (1486-1543) kreis polemikon kun li pro la ekzistado de vivo en la stelaj korpoj. Erasmo de Roterdamo (1467-1536) tre alte estimis lin, kaj lin defendis kaj liajn sekvantojn kontraŭ la atako de Stefano la presbitero[2][3].
Paolo Riccio (1480-1541) | ||
---|---|---|
Mezepoka manuskripto montranta kunsidon de doktoroj en la Universitato de Parizo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1480 en Trento | |
Morto | 1541 en Innsbruck, Aŭstrio | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Pavio Universitato de Padovo Universitato de Ferrara Universitato de Bolonjo Universitato de Mantovo | |
Familio | ||
Infanoj | Hieronym Sprinzenstein • Franz Sprinzenstein vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto • universitata instruisto • astrologo • verkisto • kuracisto • teologo • filozofo • matematikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel la plej multaj konvertiĝintoj al judismo, Riĉo provis persvadi la judojn pri la vero de la evangelioj. Krom tio, li avertis la kristanajn naciojn por unuigi la klopodojn kontraŭ la turkojn, kiuj tiam estis la teroro de Eŭropo. La verko plej konata de Riĉo estas De Porta Lucis R. Josephi Gecatilia (Aŭgsburgo, 1516). Hieronimo Riĉo (1518-1549), filo de Paŭlo Riĉo, sendis kopion de ĉi-verko al Johannes Reuchlin (1455-1522), kiu uzis ĝin en la kompilado de sia "De Arte Cabbalistica"[4].