p-Krezolo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
p-Krezolo aŭ p-metila fenolo estas organika kombinaĵo rezultanta per traktado de tolueno kaj natria sulfato. Ĝi estas senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio, iomete solvebla en akvo. p-Krezolo posedas 7 karbonatomojn, 8 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon.
p-Metila fenolo | |||
Kemia formulo | |||
p-Metila fenolo | |||
p-Krezolo estas allogaĵo por la moskitoj de la genro Anopheles. | |||
CAS-numero-kodo | 106-44-5 | ||
ChemSpider kodo | 13839082 | ||
PubChem-kodo | 2879 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca solidaĵo, kun dolĉeca odoro, kiu malheliĝas sub sunekspozicio[1] | ||
Molmaso | 108,13992 g mol−1 | ||
Denseco | 1,034 g/cm−3[2] | ||
Fandpunkto | 33,8°C [3] | ||
Bolpunkto | 202°C [4] | ||
Refrakta indico | 1,5312 | ||
Ekflama temperaturo | 89°C [5] | ||
Solvebleco | Akvo:20 g/L[6] | ||
Mortiga dozo (LD50) | 207 mg/kg (buŝe) [7] | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H311, H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P264, P270, P280, P301+316, P301+330+331, P302+352, P302+361+354, P304+340, P305+354+338, P316, P321, P330, P361+364, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
p-Krezolo estas senkoloraj kristaloj ĉe media temperaturo. Ĝi estas iomete solvebla en akvo, kaj la akva solvaĵo estas malforte acida. Laŭ acideco, la kunmetaĵo egalrilatas al fenolo. p-Krezolo estas, interalie, kombinaĵo de homa, ĉevala kaj porka ŝvito. Oni trovis, ke ĝi altiras, interalie, inajn moskitojn de la genro Anopheles.