Oŝakan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oŝakan (armene Օշական ) estas granda vilaĝo en Aragacotno (Armenio) situanta 8 kilometrojn sudokcidente de Aŝtarako. Ĝi estas konata kaj de historiistoj kaj de pilgrimantoj de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi havas 5,179 loĝantojn.
Oŝakan | |||||
---|---|---|---|---|---|
village in Armenia | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 962 (2012) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 16′ N, 44° 19′ O (mapo)40.26333333333344.314722222222 [+] | ||||
Alto | 1 020 m [+] | ||||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oshakan [+] | |||||
Dum la Arsakida Dinastio de la Reĝlando Armenio, ĝi funkciis kiel ĉefurbo de la provinco Ajrarato kaj ĉefurbo de la provinco Aragacotno kiun la nobeldomo Amatuni regis. Tamen, ĝi estas eble plej konata pro la preĝejo Sankta Mesrop Maŝtoc kiu ankaŭ estas la tombo de la sanktulo, kreinto de la armena alfabeto kaj tradukinto de la Biblio en la armenan lingvon. La preĝejo havas lian tombon ene kaj estis rekonstruita de la Katolikoso Georgo la 4-a en 1875. Murpentraĵoj en la interno estis faritaj en 1960 fare de la artisto H. Minasjan[1].
Je la sudo de la urbo estas arkeologiejo, kie elfosaĵoj malkovris fortikaĵon kaj kvin palacojn konstruitajn ĉirkaŭ la 7-a kaj 5-a jarcentoj a.K.
En la nordo de urbo situas la valo Mankanoc kie troviĝas la preĝejo Sankta Ciono, el la 7-a jarcento. Oni kredas ke ĝi havas la tombon de la bizanca imperiestro Maŭrico aŭ de lia patrino, ĉar historiisto asertis ke li devenis el Oŝakan. Najbare de la preĝejo estas kolono sur soklo datita de la 7-a al la 6-a jarcentoj a.K[2].
Okcidente de Oŝakan troviĝas ponto de la jaro 1706 kiu transiras la riveron Kasagh.
Sur altaĵo iom for de la urbo ekzistas la sanktejo Tuĥ Manuk kun granda ĥaĉkaro apude kiu sidas ene de granda tombejo. Ekzistas tombejoj de la Ferepoko ĉirkaŭ la areo. Pli alte sur la sama monteto povas esti vidata la sanktejo de sankta Gregorio. Proksime estas ankaŭ la sanktejoj de Sankta Sarkis, Santa Tadeo la apostolo, kaj rok-tranĉita preĝejo Astvacacin[3].