Narekavank
From Wikipedia, the free encyclopedia
Narekavank (armene: Նարեկավանք , "Monaĥejo de Narek", okcident-armene: Nareg) estis armena monaĥejo de la 10-a jarcento en la historia provinco Vaspurakano, proksime al la sudaj bordoj de Lago Van, en la nuna orienta Turkio. La monaĥejo estis unu el la plej elstaraj en mezepoka Armenio kaj havis gravan lernejon. La poeto Gregorio de Narek (Grigor Narekaci) precipe prosperis en la monaĥejo. Ĝi estis forlasita en 1915 dum la Armena genocido, kaj laŭdire malkonstruita ĉirkaŭ 1951. Moskeo nun staras sur ĝia loko.[1]