Nacia Muzeo de Danio
muzeo ĉe Kopenhago, Danio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dana Nacia Muzeo (DNM, dane Nationalmuseet) en Kopenhago prezentas la kulturhistorion de Danio en internacia kunteksto, komencante kun antaŭhistorio kaj frua historio tra la vikinga epoko, la Mezepoko kaj la Renesanco ĝis modernaj tempoj. Kelkaj muzeaj lokoj situas tra la lando.
Nacia Muzeo de Danio | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia muzeo | |||||
Lando | Danio vd | ||||
Situo | Municipo Kopenhago | ||||
Adreso | Ny Vestergade 10, 1471 København K | ||||
Poŝtkodo | 1471 | ||||
Situanta sur | Ny Vestergade | ||||
Estiĝo | 1849 | ||||
Malfermo | 1849 | ||||
Direktoro | Rane Willerslev • Per Kristian Madsen • Carsten U. Larsen • Steen Hvass • Olaf Olsen • Peter Vilhelm Glob • Johannes Brøndsted • Poul Nørlund • Mouritz Mackeprang • Sophus Müller • Christian Herbst • Jens Jacob Worsaae • Christian Jürgensen Thomsen | ||||
Koordinatoj | 55° 40′ 29″ N, 12° 34′ 29″ O (mapo)55.67472222222212.574722222222 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 1 377 000 (2015) | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://natmus.dk/ | ||||
La DMN estas la ĉefa nacia muzeo de Danio pri kulturhistorio kaj kovras kaj danan kaj eksterlandan kulturhistorion. Ĝi situas en la princa palaco ĉe kanalo Frederiksholms en Kopenhago.
Aldone al arkelogio kaj antropologio, la muzeo investas en la evoluo de etnologio, numismatiko, etnografio, naturhistorio, restarigo de arkitekturaj monumentoj, komunikadoteknologioj, kaj financas la restarigon de preĝejoj kaj aliaj kulturaj heredaj lokoj. Cetere, la DNM sponsoras SILA - La Gronlanda Esplora Centro por antaŭenigi arkeologian kaj antropologian esploron en Gronlando [1].
En 1994, la muzeo ricevis la premion Eŭropa Muzeo de la Jaro [2].