Mickey Rourke
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Philip Andre ROURKE, Jr. (r|ʊər|k; 16a de Septembro, 1952),[1] konata kiel Mickey Rourke, estas usona aktoro, scenaristo, kaj retiriĝinta boksisto, kiu ĉefe aperis kiel protagonisto en dramaj, aktivaj, kaj trileraj filmoj.
Mickey Rourke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mickey Rourke | |||||
Naskonomo | Philip Andre Rourke, Jr. | ||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1952 (1952-09-16) (71-jaraĝa) en Schenectady | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Miami Beach Senior High School vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Annette Elizabeth (Ann) Addis vd | ||||
Edz(in)o | Debra Feuer • Carré Otis vd | ||||
Amkunulo | Anastassija Makarenko vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • boksisto • scenaristo • ĝenra aktoro • televida aktoro • filmproduktoro • modelo vd | ||||
Aktiva dum | 1979– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Year of the Dragon ❦ 9½ Weeks ❦ Angel Heart ❦ Barfly ❦ Sin City ❦ The Wrestler ❦ Iron Man 2 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum la 1980-aj jaroj, Rourke stelulis en la komedi-drama Diner (Vespermanĝo, 1982), la drama Rumble Fish (Luktofiŝoj, 1983), la nigra komedia filmo The Pope of Greenwich Village (La papo de GW, 1984), kaj la erota dramo 9½ Weeks (Naŭ semajnoj kaj duona, 1986), kaj ricevis kritikan laŭdon pro sia laboro en la biografio de Charles Bukowski nome Barfly kaj en la terura filmo Angel Heart (La koro de la anĝelo, ambaŭ 1987). En 1991 Rourke, kiu estis trejninta kiel boksisto en siaj komencaj jaroj, ĉesis aktoradi kaj iĝis profesia boksisto dum mallonge.[2]