Matenadarano (armene Մատենադարան, « biblioteko» aŭ «deponejo») aŭ Instituto Maŝtoc por la Esplorado de Antikvaj Manuskriptoj estas unu el la plej riĉenhavaj bibliotekoj aŭ deponejoj pri manuskriptoj kaj dokumentoj, el la tuta mondo.[1]. La biblioteko troviĝas en Erevano, ĉefurbo de Armenio, ĝi havas pli ol 17 000 antikvajn manskribaĵojn kaj ĉirkaŭ 300 000 arkivdokumentojn. La historio de tiu biblioteko komenciĝas en la 5-a jarcento p.K kaj laŭ la tradicio, la kreinto estis Mesrop Maŝtoc mem, inventinto de la armena alfabeto en 405.[2]։ La biblioteko estas publika proprietaĵo listigita en la listo Memoro de la Mondo de Unesko, la Instituto estas unu el la esencaj kaj plej gravaj bibliotekoj de Armenio, kiu okupiĝas pri la kolektado kaj konservado de la nacia armena memoro[3] ».
Rapidaj faktoj arta muzeo • arkivo • esplora institucio • literatura muzeo, Komenco ...
Fermi