Leonardo Dati
From Wikipedia, the free encyclopedia
Leonardo di Stagio Dati (1360-1425) estis itala humanisto, ambasadoro, teologo, poeto, kardinalo, predikisto, matematikisto[1], kiu, super ĉio verkis traktaĵojn pri teologia kaj filozofia argumentoj, inter ili kelkaj komentoj pri Aristotelo (Commentarii super libros metheorum Aristotelis), kaj estis intelektulo tre klera, kiel oni povas konstati en la belparolaj homilioj, kiujn li eldiris dum la koncilioj, plenaj je beletraj referencoj[2].
Leonardo Dati | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1359 (1359-11-30) en Florenco | ||||
Morto | 16-an de marto 1425 (1425-03-16) (65-jaraĝa) en Florenco | ||||
Religio | Dominikanoj vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • geografo • ordenfrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li same estis malavara subtenanto pri la aktivecoj de sia frato Goro Dati, ankaŭ konata kiel Gregorio Dati, komercisto kaj negocisto, al kiu li neniam ŝparis financan helpon. Kune kun lia frato, Gregorio, al li oni atribuas la patrecon de la verko "La Sfero", oksilaba poemeto kun enhavaĵo astronomo-geografia, eldonita en la dua duono de la 14-a jarcento.
Tiu laboro, tiuepoke tre populara, donas al la legantaro interesajn informojn pri la tiama mondo, la funkcio de la tiamaj kompasoj krom aliaj maraĵoj, enriĉigitaj per observoj, desegnoj kaj vojaĝo-rimarkoj. Kelkaj el tiuj manuskriptoj estas akompanataj per veraj kaj adekvataj havenpriskriboj, inklude de informoj pri marbordoj, havenoj, insuloj kaj la tiamaj navigaditineroj.