Kunordiga komplekso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kunordiga komplekso konsistas el centra atomo aŭ jono, kiu estas kutime metala kaj estas nomita la kunordiga centro, kaj ĉirkaŭa aro de ligitaj molekuloj aŭ jonoj, kiuj estas ankaŭ nomitaj ligandoj aŭ kunordiĝaj grupoj.[1][2][3] Multaj metalo-enhavantaj kombinaĵoj, precipe tiuj, kiuj inkluzivas transirmetalojn (elementoj kiel titano, kiu apartenas al la d-bloko de la Perioda Tabelo), estas kunordigaj kompleksoj.[4]