Koro-haltigisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Koro-haltigisto (angle Heartstopper) estas brita serio de grafikaj romanoj verkitaj de Alice Oseman. La serio, laŭdita pro sia traktado de temoj kiel samseksemo, toksaj rilatoj, genra identeco kaj malordoj de la manĝokonduto, estis tre sukcesa inter juna publiko, al kiu plaĉis la ebleco vidi sin spegulitan en la ĉefpersonoj.[1][2]
Rapidaj faktoj Koro-haltigisto, retrakonto • bildliteraturo serio ...
Koro-haltigisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Heartstopper | ||||
retrakonto • bildliteraturo serio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Alice Oseman | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | la angla | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 2019 | ||||
Eldonejo | Hachette | ||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Trajtoj | |||||
Temo | GLAT | ||||
Ĝenro | porjunula literaturo • GLAT-literaturo | ||||
| |||||
Fermi
Origine, Koro-haltigisto estis publikigita kiel retkomikso ĉe socia retejo Tumblr en 2016. Ĝi poste estis publikigita ĉe Webtoon, samtempe kun fizika eldono presita danke al enreta kvestado kreita en Kickstarter. La brita eldonejo Hachette aĉetis la rajtojn kaj publikigis ĝin inter 2019 kaj 2020. En aprilo 2022 lanĉiĝis en Netflix samnoma televidserio, reĝisorita de Euros Lyn.[3][4]