Katedralo de Anio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katedralo de Ani (armene Անիի մայր տաճար, Anii majr taĝar ; turke Ani Katedrali[1]) estas la plej granda konstruaĵo en Anio, ĉefurbo de mezepoka Bagratida Armenio, situanta en nuna orienta Turkio, ĉe la limo kun moderna Armenio[2][3]. Ĝi estis kompletigita komence de la 11-a jarcento de la arkitekto Trdat kaj estis la sidejo de la Katolikoso, la estro de la Armena Apostola Eklezio, dum preskaŭ duona jarcento[4].
Katedralo de Anio | |||||
---|---|---|---|---|---|
armene Սուրբ Աստուածածին Եկեղեցի | |||||
| |||||
Lando | Turkio | ||||
Koordinatoj | 40° 30′ 22″ N, 43° 34′ 22″ O (mapo)40.50611111111143.572777777778 | ||||
Arkitekto | Tiridato la arkitekto | ||||
Materialo | tajlita ŝtono [+] | ||||
Estiĝo | 1001 | ||||
konsekro | 1001 | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Arkeologia loko de Anio | ||||
Jaro | 2016 (40) | ||||
Numero | 1518 | ||||
Regiono | Okcidenta Azio | ||||
Kriterioj | ii, iii, iv | ||||
|
|||||
Katedralo de Anio | |||||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Ani [+] | |||||
En 1064, post la selĝuka konkero de Anio, la katedralo transformiĝis en moskeon. Ĝi poste estis denove uzata kiel armena preĝejo. Ĝi fine suferis damaĝon en tertremo de 1319 kiam ĝia konusa kupolo kolapsis. Poste, Anio estis iom post iom forlasita kaj la katedralo maluziĝis. La nordokcidenta angulo de la preĝejo estis forte damaĝita de tertremo en 1988[5].
La Katolikosejo estis translokigita al la Arkina distrikto, en la antaŭurboj de Anio, kaj en 990, la talenta arkitekto Trdat kompletigis la konstruaĵon de la katolikosa palaco kaj la katedralo de Anio. Ĝi estis fondita sub la ordono de Smbato la 2-a kaj estis kompletigita sub la patroneco de la edzino de la reĝo Gagiko la 1-a, reĝino Katranida. La katedralo estis dediĉita al la Feliĉega Virgulino. Pro la alta artokunmetaĵo la katedralo de Anio iĝis unu el la arkitekturaj majstraĵoj de tuta Armenio[6].
La katedralo estas konsiderata la plej granda kaj plej impresa strukturo de Anio. Ĝi estas kupola baziliko kun rektangula plano, kvankam la kupolo kaj la plej granda parto de ĝia subtena tamburo nun mankas. Ĝia uzo de pintarkoj kaj aretpilastroj estis vaste citita fare de akademiuloj por esti eble influinta, aŭ almenaŭ antaŭigi, gotikan arkitekturon. La katedralo, kune kun la tuta arkeologia loko de Anio, estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 2016[7].