Johano kaj Paŭlo
du fruaj kristanaj martiroj kaj sanktuloj de la katolika eklezio el la 4-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano kaj Paŭlo estas du fruaj kristanaj martiroj kaj sanktuloj de la katolika eklezio kiuj ĉiam estas menciitaj kune. Iliaj nomoj estas menciitaj en la unua eŭkaristia preĝo, la mesa kanono de la roma rito. Laŭ tradicio, ili estis fratoj kaj suferis martirecon kune dum la regotempo de la romia imperiestro Juliano la Apostato inter la jaroj 361 kaj 363 en Romo - dum la jaro ne pli ekzakte fikseblas, la tago de murdiĝo, la 26-a de junio, estas legende dokumentita.
Pluraj gravaj malnovaj preĝejoj portas sian patronecon, inkluzive de la titolo-preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Santi Giovanni e Paolo) en Romo, kies formala pastro havas la titolon de kardinalo tie kaj fakte ofte laboras kiel katolika episkopo de diocezo aŭ en la roma kurio, kaj la dominikana preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Venecio (venecie kutime koncizigita Zanipolo, "S'Jano-paŭlo"). La signoj de ilia adoro disvastiĝis tre malproksime, sed la detaloj de sia biografio estas legendaj.