Sanktaj Johano kaj Paŭlo (Venecio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanktaj Johano kaj Paŭlo (itale Santi Giovanni e Paolo, venecie: San Zanipolo aŭ nur Zanipolo) estas preĝejo en Venecio, en la kvartalo Kastelo.
Sanktaj Johano kaj Paŭlo estas monaĥopreĝejo de la Dominikanoj. Ĝi estas la plej granda preĝejo de gotika arĥitekturo en Venecioj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝi estis preferata tombopreĝejo de la veneciaj ŝtatestroj same kiel de multaj nobelaj familioj. Patronaj sanktuloj ne estas la samnomaj apostoloj, sed Johano kaj Paŭlo de Romo, du martiroj el la epoko de Juliano la Apostato.