Japana Esperanto-Instituto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana Esperanto-Instituto (JEI; japane 日本エスペラント協会, nihon esuperanto kjokaj)[1] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis precipe Ossaka Kenĵi, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En 1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en 1930) Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi.
Rapidaj faktoj landa asocio de UEA • neprofitcela organizaĵo • ĝenerala fondaĵo, Komenco ...
Japana Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
日本エスペラント協会 | ||
Vido de JEI el la strato | ||
landa asocio de UEA • neprofitcela organizaĵo • ĝenerala fondaĵo | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 35° 42′ 19″ N, 139° 43′ 23″ O (mapo)35.70531139.72301 | |
Lando(j) | Japanio vd | |
Situo | Tokio | |
| ||
Fondinto(j) | Ossaka Kenĵi vd | |
Ĉefestro(j) | Kawahara Jikichiro vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La instituto eldonas monatan organon La Revuo Orienta.
JEI funkcias kiel la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio de 1956.
En la jaro 2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.