Jan van Eyck
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan van EYCK (naskiĝis antaŭ 1395, mortis antaŭ la 9-an de julio 1441) estis frutempa flandra pentristo, kiu aktivis en Bruĝo kaj estas rigardata kiel unu el la plej eminentaj pentristoj de la 15-a jarcento en la Malaltaj Landoj. Li plej famiĝis pro sia pentraĵo titolita La geedzoj Arnolfini[1], sed gravas ankaŭ la Genta altaro, ankaŭ nomita La dia ŝafido.
Rapidaj faktoj Ekspoziciejoj, @ ...
Jan van Eyck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Homo kun Turbano, eble memportreto, pentrita en 1433 | |||||
Naskiĝo | antaŭ 1395 en Maaseik ? | ||||
Morto | antaŭ la 9-a de julio 1441 en Bruĝo | ||||
Nacieco | flandro | ||||
Sukcesis kiel | pentristo | ||||
Reprezentaj verkoj | La geedzoj Arnolfini, Genta altaro | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Tombo | St. Donatian's Cathedral | ||||
Lingvoj | nederlanda | ||||
Ŝtataneco | Suda Nederlando | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Frat(in)oj | Hubert van Eyck • Lambert van Eyck • Margaretha van Eyck | ||||
Edz(in)o | Margareta van Eyck | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • iluministo • arkitekto • desegnisto • konstrua desegnisto | ||||
Verkoj | La geedzoj Arnolfini Dresden Triptych Lucca Madonna Genta altaro Madonna of Chancellor Rolin | ||||
Fermi
Laŭ la franca-burgundia-flandra libropentrado, li estas fondinto de la tabul-pentrado en la Malaltaj Landoj, kun Robert Campin kaj lia frato Hubert van Eyck.