Interkrutejo La Hermida
From Wikipedia, the free encyclopedia
La interkrutejo La Hermida [la ermida] estas interkrutejo en la montaro Picos de Europa, en la okcidento de Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas mallarĝa irejo konsistanta el diversaj gorĝoj laŭlonge de la kurso de la rivero Deva.[1][2] La interkrutejo situas inter preskaŭ tute vertikalaj muraj rokaĵoj el karsto. Ĝi estas la plej longa interkruteja vojo en Hispanio, je 21 kilometroj.[3] Ties areo, sume 6.350 hektaroj, estas Protektita birda areo.[4][5] Dum la 19-a jarcento, la interkrutejon transpasis vojaĝistoj, esploristoj, grimpistoj kaj ĉasistoj survoje al Liébana kaj la centro de la montaro Picos de Europa.
Ĝi situas en teritorio apartenanta al municipoj Lamasón, Cillorigo de Liébana, Peñarrubia kaj Tresviso en Kantabrio kaj Peñamellera Baja en Asturio. Ĝi estas la ununura alirejo al komarko Liébana ekde la marbordo de la Kantabra Maro. Ties nomo devenas de la vilaĝo La Hermida (en municipo Peñarrubia), kiu situas ene de ĝi.