Hispana Esperanto-Kongreso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hispana Esperanto-Kongreso estas jare okazanta Esperanto-renkontiĝo de esperantistoj de Hispanio, organizata de Hispana Esperanto-Federacio.
En la numero de Kongresoj estas ĝenerale enkalkulataj la tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25a-30a de junio 1920), Zaragozo (26a-29a de majo 1921) kaj Valencio (printempo de 1923).[1] La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. 7 kromaj kongresoj okazis antaŭ la interna milito. En 1951 okazis la unua postmilita Kongreso en Terrassa (proksime al Barcelono). De tiam la kunvenoj okazas ĉiujare, preskaŭ ĉiam en someraj monatoj.