Guido Cavalcanti
From Wikipedia, the free encyclopedia
Guido CAVALCANTI ([GIdo kavalKANti] inter 1250 kaj 1259 – Aŭgusto 1300[1]) estis itala poeto kaj trobadoro, same kiel intelekta influo sur sia amiko, Dante Alighieri.[2]
Guido Cavalcanti | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Guido Cavalcanti | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1257 (1257-11-30) en Florenco | |
Morto | 29-an de aŭgusto 1300 (1300-08-29) (42-jaraĝa) en Florenco | |
Mortis per | malario vd | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | Medieval Italian • Mezepoka latino • itala vd | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco vd | |
Familio | ||
Patro | Cavalcante de' Cavalcanti vd | |
Infanoj | 2 | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Cavalcanti estas plej bone memorata ĉar apartenas al la malgranda sed influa grupo de Toskanaj poetoj kiuj startis tion kio estas nune konata kiel Dolce Stil Novo, al kio li kontribuis per jeno : "Rosa fresca novella" (Nova, freŝa rozo), "Avete in vo' li fior e la verdura" (Vi estas floroj de la herbejo), "Biltà di donna" (Beleco de virino), Chi è questa che vèn (Kiu estas kiu venas), "Li mie' foll'occhi" (Miaj frenezaj okuloj), "L'anima Mia" (Mia animo), "Guido Orlandi", "Da più a uno" (El multaj al unu), "In un boschetto" (En arbareto), "Per ch'io no spero" (Ĉar mi ne esperas), "Voi che per gli occhi mi passaste il core" (Vi ke per okuloj traboras mian koron), kaj "Donna me prega" (Virino petas min), nome majstroverko de lirika verso kaj malgranda traktaĵo pri sia filozofio de amo. Starte el la modelo havigita de la francaj trobadoroj, ili portas la vojon de la Itala poezio plian paŝon kaj inaŭguris la volgare illustre, kun pli alta normigo de la Itala lingvo kiu survivas preskaŭ senŝanĝe ĝisnune. La fondinto de tiu skolo, nome Guido Guinizzelli, profesoro pri juro ĉe la Universitato de Bolonjo verkis sian unuan poemon tiaspece, nome poemo kies gravo ne rilatas multe al ties literaturaj meritoj sed al la fakto ke skizas tion kio estis la fundamento de la programo de la Stil Novo, kio estos poste perfektigita de dua generacio de poetoj, kiaj Dante, Cino da Pistoia, Lapo Gianni, kaj Guido mem. Kiel Dante verkis en sia De Vulgari Eloquentia, I, XIII, 4: