Giovanni Battista Gaulli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni Battista GAULLI (8-a de majo 1639 - 2a de aprilo 1709), konata ankaŭ laŭ la nomoj de Baciccio, Il Baciccio aŭ Baciccia (ĉiuj ĝenovaj karesnomoj por Giovanni Battista (Johano Baptisto)) estis itala baroka pentristo kun tendenco al rokoko. Li estas konata ĉefe pro sia fresko de volbo iluziisma, grandioza, influita de Gianlorenzo Bernini, en la preĝejo de Jesuo en Romo.
Giovanni Battista Gaulli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1639 (1639-05-08) en Ĝenovo |
Morto | 2-an de aprilo 1709 (1709-04-02) (69-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • fresco painter |
Verkoj | Conversion of Paul The Sermon of St. John the Baptist A Blessed Abbess Receiving the Host from the Hands of Christ |
Meze de la 17a jarcento en Ĝenovo estis multaj artistoj kaj pentristoj, inter kiuj multaj eksterlandanoj, kiel Petro Paŭlo Rubens kaj Antoon van Dyck, kiuj laboris en Ĝenovo dum jaroj. Baciccio influiĝis el ili kaj de aliaj lokanoj kiel Valerio Castello, Giovanni Benedetto Castiglione, kaj Bernardo Strozzi.
Baldaŭ tamen li translokiĝis al Romo, kie laboris,plej elstare en la preĝejo de Jesuo. En 1662, li estis akceptita en la Akademio de Sankta Luko de pentristoj, kie li plenumos kelkajn postenojn. Venontjare, li ricevis sian unuan publikan mendon por retablo, en la preĝejo de San Rocco, Romo. Li ricevis ankaŭ multajn privatajn mendojn por mitologiaj kaj religiaj verkoj.