Akademio de Sankta Luko
arta akademio en Romo, Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Akademio de Sankta Luko (itallingve Accademia di San Luca) estas artista asocio de Romo fondita en 1577. Ĝi vere aktiviĝis ekde la enoficiĝo de sia unua direktoro (Principe) Federico Zuccaro en 1593. La asocio ricevis la nomon de Sankta Luko, kiu laŭtradicie pentris la unuan portreton de la Virgulino Maria.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Akademio de Sankta Luko | ||
---|---|---|
akademio • artkolekto • Gildo de Sankta Luko • societo de artistoj • nacia akademio • arkivo • arta muzeo • museum of modern art • Q124830284 | ||
Komenco | 1577 vd | |
Geografia situo | 41° 54′ 6″ N, 12° 29′ 1″ O (mapo)41.9016612.483586 | |
Lando(j) | Italio vd | |
Situo | Romo | |
Adreso | Piazza dell'Accademia di San Luca, 77 - 00100 Roma | |
Poŝtkodo | 00187 | |
| ||
Lingvoj | ||
Filioj | Biblioteca dell'Accademia nazionale di San Luca vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ĝi situas apud la fontano de Trevi.
La Akademio de Sankta Luko restas aktiva ĝis hodiaŭ : ĝi zorgas pri la statuto de ĉiu membra artisto, kiu devas donaci almenaŭ unu verkon al la institucio por ĉiamigi sian memoron. La verkoj donacitaj de la variaj membroj depost la kreado de la akademio estas prezentitaj ene de la akademia muzeo, en la palazzo Carpegna.