Galeno el Pergamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Galeno el Pergamo (greke Κλαύδιος Γαληνός aŭ simple Γαληνός, Galenos, latine Clarissimus Galenus, Aelius Galenus aŭ Claudius Galenus; naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 129 en Pergamo; mortinta ĉirkaŭ 200 ĝis 216 en Romo)[4] estis antikva greka kuracisto, kirurgo, filozofo kaj anatomo en la Roma Imperio.[5][6][7] Konsiderita la plej plenuminta el ĉiuj medicinaj esploristoj el la Antikveco, Galeno influis la disvolvon de variaj sciencaj fakoj, kiaj la anatomio,[8] fiziologio, patologio,[9] farmakologio,[10] kaj neŭrologio, same kiel ĉe filozofio[11] kaj logiko.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo) |
Galeno el Pergamo | ||
---|---|---|
Litogravuraĵo de Klaŭdo Galeno farita de Pierre Roche Vigneron (1789-1872)[3], (Parizo: Gregoire et Deneux, 1865) | ||
Persona informo | ||
Claudius Galenus | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 129 en Pergamo, Roma regno | |
Morto | ĉirkaŭ 216 en Romo | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Pergamo vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Aelius Nicon vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto-verkisto • kirurgo • biologo • neŭrosciencisto • kuracisto • filozofo vd | |
Laborkampo | medicino • anatomio • filozofio • logiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filo de Elio Nikon, riĉa arkitekto kun sciencaj interesoj; Galeno ricevis kompletan edukon, kiu preparis lin por sukcesa kariero de kuracisto kaj filozofo. Naskiĝinta en Pergamo (nuntempa Bergama, Turkio), Galeno multe vojaĝis, konatiĝante kun ampleksa nombro da medicinaj teorioj kaj malkovroj antaŭ ekloĝi en Romo, kie li prizorgis elstarajn membrojn de la romia socio kaj finfine ricevis la postenon de persona kuracisto de kelkaj imperiestroj.
Galeno edukiĝis sub greka influo kaj je la etoso de unu de la plej gravaj temploj dediĉitaj al Asklepio. Li studis medicinon kun du sekvantoj de Hipokrato: Strakonio kaj Satiro, kaj poste vizitis la lernejojn de medicino de Smirno, Korinto kaj Aleksandrio. Fine li veturis al Romo kie lia famo kiel kuracisto de gladiatoroj ebligis, ke li estis elektita persona kuracisto ekzemple de la imperiestro Marko Aŭrelio. Liaj vidpunktoj dominis la sciencon de la medicino en Eŭropo laŭlonge de pli ol mil jaroj. Foje oni atribuis al li la nomon de Klaŭdo en la Mezepoko, sed tio ŝajne estis historia eraro kiu estis solvita en la Moderna Epoko.
La kompreno de Galeno pri anatomio kaj medicino estis influita ĉefe de la tiam dominanta teorio de humorismo (konata ankaŭ kiel teorio de la kvar humoroj: nome nigra galo, flava galo, sango kaj flegmo aŭ muko), kiel jam estis asertita de pli antikvaj grekaj kuracistoj kiaj Hipokrato. La komprenoj de Galeno dominis kaj influis sur la medicina scienco de Okcidento dum pli ol 1 300 jaroj. Lia anatomia informaro estis bazita ĉefe sur la dissekco de simioj. Tamen, kvankam dissekcante ilin li malkovris, ke iliaj vizaĝaj esprimoj estas tro multe kiel tiuj de homoj, li turnis sin al aliaj animaloj, speciale al porkoj. La tialo por uzi animalojn por studi la homan korpon rilatis al la fakto ke la dissekco kaj vivisekcio de homoj estis tre strikte malpermesitaj tiame. Galeno plej verŝajne kuraĝigis siajn studentojn rigardi al mortintaj gladiatoroj aŭ aliaj forĵetitaj kadavroj por esti plej bone informitaj pri la homa korpo. La plej fama eksperimento de Galeno, kiun li plenumis publike, estis tiu de la grunta porko. La eksperimento konsistis en tio, ke, tranĉmalferminte gruntantan porkon, Galeno eltranĉis nervon, aŭ voĉajn kordojn, montrante, ke ili kontrolis la gruntofaradon. Lia anatomia sciaro restis sendisputa ĝis 1543, kiam presitaj priskriboj kaj ilustraĵoj de homaj dissekcoj estis publikigitaj en la mejloŝtona verko De humani corporis fabrica de Andreo Vesalio[12][13] en kiu la fiziologia teorio de Galeno estis kongruigita kun tiuj novaj observoj.[14] Ekzemple la teorio de Galeno pri la fiziologio de la cirkula sistemo restis sendefia ĝis ĉirkaŭ 1242, kiam Ibn al-Nafis publikigis sian libron Ŝarh taŝrih al-kanun li’ Ibn Sina (Komentario pri anatomio de la Avicena Kanono), en kiu li informis pri sia malkovro de la pulma cirkulado.[15]
Galeno vidis sin mem kiel kaj kuracisto kaj filozofo, kiel li verkis en sia traktaĵo titolita Plej bona kuracisto estas ankaŭ filozofo.[16][17][18] Galeno estis tre interesata en la debato inter la raciisma kaj la empiriisma medicinaj skoloj,[19] kaj lia uzado de rekta observado, dissekco kaj vivisekcio reprezentas kompleksan mezan kampon inter la ekstremoj de tiuj du apartaj vivorigardoj.[20][21][22] Multaj el liaj verkoj estis konservitaj kaj/aŭ tradukitaj el la greklingva originalo, kvankam multaj estis detruitaj kaj oni supozas, ke kelkaj al li atribuitaj estis ne ĝuste atribuitaj. Kvankam estas ioma debato pri la dato de lia morto, li estis almenaŭ sepdekjarulo kiam li mortis.