Denis Mukwege
From Wikipedia, the free encyclopedia
Denis MUKWEGE (naskiĝis la 1-an de marto 1955 en Bukavu, Belga Kongo, nuntempe la Demokratia Respubliko Kongo) estas konga ginekologo kaj aktivulo.
Denis Mukwege | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Denis Mukwege | |||||
Naskonomo | Denis Mukwege | ||||
Naskiĝo | 1-an de marto 1955 (1955-03-01) (69-jaraĝa) en Bukavu, Kongo Belga | ||||
Religio | Pentekosta Kristanismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Demokratia Respubliko Kongo vd | ||||
Alma mater | Universitato Libera de Bruselo • Universitato de Angers • Universitato de Burundo • Universitato de Kinŝaso vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Fabrice Mvita vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | homrajta aktivulo • ginekologo • obstetrikisto • pastoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li fondis la Hospitalon Panzi en Bukavu, kie li nuntempe laboras, kaj specialiĝas en la traktadon de virinoj kiuj estis perfortitaj de la ribelemaj fortoj. Li probable iĝis la ĉefa spertulo de la mondo pri la riparado de la interna fizika damaĝo kaŭzita pro grupa seksperforto. Traktis al pluraj miloj da virinoj ekde la milito de la jaro 1998 en Demokratia Respubliko Kongo, iuj de ili pli ol unu fojon, kaj realigis ĝis maksimumo dek kirurgiojn dum la tago en siaj 18 ĉiutagaj laborhoroj. La pacientoj alvenas al la hospitalo, kelkfoje nudaj, kaj ĝenerale kun sangado kaj perdo de urino kaj fekaĵoj.[1]
En la jaro 2018 li estis premiita per la Nobel-premio pri paco kune kun Nadia Murad «pro siaj penadoj por elradikigi la seksan perforton kiel armilon en militoj kaj konfliktoj armitaj».[2]