Charles Landseer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles LANDSEER RAA (12a de Aŭgusto 1799 – 22a de Julio 1879) estis angla pentristo, ĉefe de historiaj celoj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Charles Landseer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1799 (1799-08-12) en Londono |
Morto | 22-an de julio 1879 (1879-07-22) (79-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Patro | John Landseer |
Frat(in)o | Edwin Landseer |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto |
Fermi
Plej el liaj pentraĵoj montras temojn el la Brita historio, aŭ el literaturo. Li faris fortan atenton al la historia akurateco de aĵoj kaj detaloj en siaj pentraĵoj.[1] Inter liaj verkoj estas The Meeting of Charles I. and his Adherents before the Battle of Edgehill,[1] Clarissa Harlowe in the Prison Room of the Sheriff's Office (1833, nune en la kolekto de la Tate Gallery),[2] The Pillaging of a Jew's House in the Reign of Richard I (1839, Tate Gallery)[2] kaj The Temptation of Andrew Marvel (1841).[1] Kiam li estis sub la instruado de Benjamin Robert Haydon, li faris ankaŭ serion de detalaj desegnoj de anatomio.[3]