Charles-Maurice de Talleyrand
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles-Maurice de Talleyrand-Périgord, Duko de Talleyrand, Princo de Bénévent, naskita la 2-an de februaro 1754 en Parizo, mortinta la 17-an de majo 1838 same en Parizo, estis franca kleriko kaj diplomato. Li efikis en la tempoj de (kaj parte por) Ludoviko la 16-a, la Franca Revolucio, Napoleono la 1-a, Ludoviko la 18-a kaj Ludoviko-Filipo, servis ĉiujn kaj ĉiufoje perfidis la reĝimon, kiun li estis servinta, favore al la servota. Li estis korupta homo, sed lerta diplomato, kaj fakte konstante provis kiel eble plej bone servi sian landon. Li estis unu el la plej gravaj rolantoj historiaj de lia tempo.[1]
Li estis neamata de sia patrino kaj tio ĉiam suferigis lin. Dum infanaĝo akcidento, kaŭzita de lia vartistino igis lin dumvive lama, kaj devigata surhavi specialan boton. Pro tio ke li ne povis fari militistan karieron lia familio trudis lin fariĝi pastro, kvankam li tute ne havis emon al tio. Li la tutan vivon havis plurajn amorantinojn. Li fariĝis episkopo, sed dum la Franca revolucio, li elektis aniĝi al la Konstitucia pastraro (kiu ĵuris fidelecon al la respubliko kaj al la Civila Konstitucio de la Pastraro kaj estis kondamnita de la Papo). Li solenis kiel konstitucia episkopo en la Festo de Federacio la 14-an de julio 1790. Poste li entute eksiĝis de la eklezia stato. Li estis epikuristo kaj rafinita homo.