Bilal Ag Aŝerif
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bilal Ag Aŝerif (tuarege: ⵀⵍⵍ ⴰⴶ ⵛⵔⴼ; arabe : بلال أغ الشريف) naskiĝis je 1977 en Regiono Kidal, Malio.[1] Ties familia nomo alternative skribiĝas kiel Ŝerif)[2] estas la ĝenerala sekretario de la Nacia Movado por la Liberigo de Azavado (MNLA) kaj prezidanto de mallonge sendependa Azavado.[3][4]
Bilal Ag Aŝerif | |
---|---|
Bilal Ag Aŝerif en Vagaduguo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1977 (1977-01-01) (47-jaraĝa) en Malio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Malio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
En 1993, li foriris el Malio al Libio por studi politikan sciencon kaj poste revenis en 2010.[5]
Je la 26a de junio 2012, li estis vundita en bataloj inter batalantoj de MNLA kaj la islamisma Movado por Unueco kaj Ĝihado en Okcidenta Afriko dum la konflikto pri norda Malio. Laŭ proparolanto de MNLA, li iris al Burkino por kuraca prizorgo.[6][7]
En 2014, Bilal Ag Acherif fariĝis prezidanto de la Kunordigo de Movadoj de Azavado (CMA), ĝis kiam prezidantiĝis Alghabass Ag Intalla je la 16a de decembro, 2016.