Axl Rose
From Wikipedia, the free encyclopedia
William Bruce Rose Jr., konata sub la artista nomo Axl Rose (la 6an de februaro 1962) estas usona ŝtoroka kantisto kaj muzikisto. Rose iĝis fama kiel la ĉefkantisto de la Guns N' Roses -grupo kiu komencis funkciigi en la mez-80-aj jaroj ĝis la mez-90-aj jaroj [1]. Post kelkaj jaroj ekster la spoto, Rose revenis por prezenti kun malsama grupo sub la sama nomo - Guns N' Roses. La nova bando komencis prezenti kun Rose por la unua fojo en 2001 kiel parto de rok-koncerto en Rio 3 [2]. En 2016, Slash kaj Duff McKagan, kiuj estis en la origina bando, revenis al la grupo. Rose estas plej konata pro la tona gamo de sia voĉo, kiu gajnis al li rekonon kiel unu el la plej bonaj kantistoj de ĉiuj tempoj en diversaj muzikrevuoj [3].
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Axl Rose | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | William Bruce Rose Jr. |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1962 (1962-02-06) (62-jaraĝa) en Lafayette |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Malibu |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Jefferson High School |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Erin Everly |
Amkunulo | Stephanie Seymour |
Okupo | |
Okupo | voĉisto • muzikisto • kantaŭtoro • pianisto • aktivulo |
Fermi