Apartismo
sistemo de apartigado laŭ raso en Sud-Afriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La apartismo (afrikanse: Apartheid [elp. aPARThejt]) aŭ pli precize rasa apartigo estis politika sistemo en Sud-Afriko en kiu oni apartigis homojn laŭ raso kaj donis al ili malegalajn rajtojn, kaj malegalajn eblojn por asocioj kaj movadoj, nome malfavoraj por la nigra plimulto kaj favoraj por la blankuloj nome por la malplimulto de Afrikaneroj. Fakte ne estis la afrikanera Hendrik Verwoerd, sed la brito Cecil Rhodes kiu konstruis la unuan ras-apartigan leĝaron.[1]