Anopheles stephensi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anopheles stephensi estas ĉefa moskito transiganta vektoro de malario en urba Barato kaj estas inkludita en la sama subgenro kiel Anopheles gambiae, la ĉefa transiganta vektoro de malario en Afriko.[1] A. gambiae konsistas el komplekso de morfologie identaj specioj de moskitoj, kun ĉiuj aliaj ĉefaj malarivektoroj; tamen, A. stephensi ne estis ankoraŭ inkludita en ajna el tiuj kompleksoj.[2] Tamen, du subspecijo de A. stephensi ekzistas bazite sur diferencoj en ovodimensioj kaj en la nombro de faltoj en la ovoj; A. s. stephensi sensu stricto, nome la tipa formo, estas efika malarivektoro kiu okazas en urbaj areoj, kaj A. s. mysorensis, nome la varia formo, ekzistas en ruraj areoj kaj montras konsiderindan zoofilian kutimon (bestemo), kio faras ĝin ne tiom efika malarivektoro.[3] Tamen, A. s. mysorensis ja estas grava vektoro en Irano.[4] Ankaŭ intermeza formo ekzistas en ruraj komunumoj kaj ĉirkaŭ-urbaj areoj, kvankam ties vektora statuso estas nekonata.[4]
Anopheles stephensi | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Anopheles stephensi | ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||||||
Ĉirkaŭ 12% de kazoj de malario en Barato venas el A. stephensi.[5]
En Novembro 2015, usona esplorgrupo pruvis, ke A. stephensi kun genetikaj modifoj povus iĝi nekapabla transigi malarion, kaj ankaŭ ke 99.5% de idoj de mutaciantaj moskitoj estis imunaj.[6]