Amafera filmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Amafera filmo estas kinematografia ĝenro kies intrigo centras sur amrakonto centrita pri volupto, emocio, la romantika amo inter la ĉeffiguroj kaj ilia rilato. Kutime, dum la filmo la roluloj spertas streĉitecojn en siaj ĉiutagaj vivoj, malhelpojn kaj financajn kaj sanproblemojn kaj en kelkaj kazoj unu rolulo travivas malfidelon de la alia partnero [1].
Romantikaj filmoj foje esploras malsamajn temojn inter paroj kiel amo ĉe unua vido, Nereciproka amo, obseda amo, sentimentala amo, spirita amo, malpermesita amo, platona amo, seksa amo, eksplodema kaj detrua amo, tragedia amo kaj pli. Romantikaj filmoj estas uzataj de spektantoj kiel fantazio aŭ fuĝo de realeco. Memkompreneble, en romantikaj televidserioj, la evoluo de la rilato inter partneroj povas esti disvastigita dum pluraj epizodoj.