Agostino Chigi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Agostino Andrea CHIGI [kiĝi] (29a de novembro 1466[1] - 11a de aprilo 1520) estis itala bankisto kaj patrono (mecenato) de la Renesanco.
Agostino Chigi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Agostino Chigi | |||||
Naskiĝo | 1-an de decembro 1466 (1466-12-01) en Sieno | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1520 (1520-04-10) (53-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Santa Maria del Popolo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Familio | |||||
Familio | Chigi [kiĝi] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto bankisto komerca ŝipposedanto mecenato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskita en Sieno, li estis la filo de la eminenta bankisto Mariano Chigi, membro de praa kaj glora domo. Li moviĝis al Romo ĉirkaŭ 1487, kunlaborante kun sia patro. La heredanto de riĉa kapitalo, kaj riĉigita plue post pruntedonado de enormaj monsumoj al papo Aleksandro la 6-a (kaj ankaŭ al aliaj regantoj de la tempo), li devagis de ofta komerca praktiko akirante enspezigajn monopolojn kiel la sal-monopolo de la Vatikano kaj de la Regno de Napolo, same kiel tiu de la aluno elfosita en Tolfa,[2] Agnato kaj Ischia di Castro. Aluno estis havendaĵo nepra en la teksa industrio.
Post la morto de la Borgia papo Aleksandro la 6-a kaj de lia mallongdaŭra siena posteulo nome Pio la 3-a Piccolomini, li helpis al Julio la 2-a en la elspezinspektado ĉe sia elekto. Ĉi-lasta rekompencis lin, ligante Chigi al la familio de la Rovere, kaj igante lin kasisto kaj notario de la Apostola Ĉambro. La persona ligo inter la papo kaj lia bankisto restis proksima: Agostino akompanis Julion en la batalkampo en siaj grandaj kampanjoj kaj de 1506 kaj de 1510. En 1511 Agostino estis sendita al Venecio por aĉeti venecian subtenon por la papaj fortoj en la Milito de la Ligo de Cambrai.[3]
Agostino establis ekonomiajn ligojn kun la tutaĵo de Okcidenta Eŭropo, foje havante ĝis 20,000 dungitojn, ricevante de Sieno la titolon de Magnifico ("Grandioza").[4]