![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Sitno_-_hrad.jpg/640px-Sitno_-_hrad.jpg&w=640&q=50)
Štiavnické vrchy
From Wikipedia, the free encyclopedia
Štiavnické vrchy (eo: Montaro de Štiavnica, legu Ŝtiavnica) estas montaro sur la teritorio de Slovakio. Ĉi geomorfologia tuteco apartenas al subprovinco Enaj Okcidentaj Karpatoj kaj teritorio Slovaka Mezmontaro. La nomo ĝi havas laŭ la plej granda urbo kiu kuŝas sur la teritorio de montaro - Banská Štiavnica. Sur nordo najbaras kun Kremnica montoj, sur oriento Valkaldrono de Pliešovce kaj Krupinská planina, sur sudo kun Ĉedanuba montetaro kaj okcidente Pohronský Inovec, Vtáčnik kaj Valkaldrono de Žiar. La montaro estas dividita je la kelkaj altaj montformaj subtutecoj: Skalka sur oriento, Sitnianska vrchovina en centra parto, Sitnianske predhorie sur la sudo, Kozmálovské vŕšky sur sudokcidento, Hodrušská hornatina sur la okcidento. Inter ili troviĝas eroziaj malaltaĵoj: Vyhnianska brázda,Štiavnická brázda, Prenčovská kotlina. La plej alta monto de montaro estas monto Sitno (1 009,2 m s. m.). La montaro estas vulkana deveno, kiu engrupigas al neovulkanitoj. Ĝi estas konstruita per andezitoj, riolitoj kaj tofoj. La teritorio estas ekstraordinare riĉa, kiel troviĝejo de mineraloj (ĉirkaŭ 140 specioj kaj subspecioj de mineraloj).
Štiavnické vrchy | ||
---|---|---|
![]() Nízke Tatry. | ||
![]() | ||
![]() | ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Sitno (1 009,2 m) | |
Supra tutaĵo | Slovaka Mezmontaro | |
Najbaraj tutaĵoj | Vtáčnik Kremnické vrchy Krupinská planina Pliešovská kotlina Pohronský Inovec Valkaldrono de Žiar | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | ![]() | |
Geografia situo | 48° 25′ N, 19° 0′ O (mapo)48.41666666666719 f1 | |
Mineraloj | tofo tofito riolito | |
Akvejo | Štiavnica (sudo) Hron (nordo) | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/Stiavnicke_vrchy.jpg/640px-Stiavnicke_vrchy.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5b/Stiavnicke_vrchy3.jpg/640px-Stiavnicke_vrchy3.jpg)