![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dc/2019-08-23_09-06_Kroatien_009_Krk%252C_Silo_%252848874320887%2529.jpg/640px-2019-08-23_09-06_Kroatien_009_Krk%252C_Silo_%252848874320887%2529.jpg&w=640&q=50)
Šilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Šilo estas komunumo sur insulo Krk en norda marborda parto de Kroatio, oriente de Rijeka. La komunumo situas en nordorienta parto de la insulo kaj havas 381 loĝantojn (2001). Ĝia natura haveno en la Kvarnera golfo estas protektita en la oriento per relative granda duoninsulo „Kap Šilo”. La haveno estas malfermita al nordo, kontraŭ ĝi sur la kontinento troviĝas la urbo Crikvenica.
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Šilo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
settlement (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 51511 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 418 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 246 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 9′ N, 14° 40′ O (mapo)45.14758333333314.666555555556 [+] | ||
Areo | 1,7 km² ( 170 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
Ĉ. 2 km de la komunumo sinkis en 1968 la greka lignolivera ŝipo Peltastis, kiu sidas tie en profundo de 33-17 m. Unu de ties ankro estis elakvigita kaj transportita al Šilo.
La eta loka strando, nome Pećine, estis distingita en junio de 2008 per la Blua flago.