Ŝvao
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meza centra vokalo aŭ ŝvao estas vokalo de meza serio kaj meza nivelo («neŭtrala»). En skribo de sonoj, ekzemple en la Internacia Fonetika Alfabeto, ĝi estas skribata kiel renversita litero «e» (ə). Laŭ sono ĝi estas simila al iu vokalo meze inter "a" kaj "e".
Rapidaj faktoj Meza centra vokalo, Priskribo de la signo de la IFA ...
Meza centra vokalo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ə | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | Latina minusklo e renversita | ||||||||
IPA-numero | 322 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | ə | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+0259 | ||||||||
X-SAMPA | @ | ||||||||
Kirshenbaum | @ | ||||||||
Brajlo de IFA | ![]() | ||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
Fermi
La sonon reprezentas aparta litero ekzemple en la lingvoj rumana (ă), albana (ë), bulgara (ъ), kaj loĵbana (y).
Ĉi tiu sono ne ekzistas en Esperanto.
La nomo "ŝvao" venas el la nomo de la hebrea diakrita vokalpunkta signo "ŝva", kiu, metita sub la litero (konsonanto), markas jen (precipe vortokomence) la supremenciitan sonon, jen foreston de vokalo.