homo, kiu laboras pri la fabrikado kaj riparo de ŝuoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝuisto aŭ botisto estas homo, kiu laboras pri la fabrikado kaj riparo de ŝuoj.
En antaŭindustriaj socioj ŝuistoj laboras kaj laboris en malgrandaj atelieroj ofte hejme aŭ ĉestrate en tre malgrandaj ĉambretoj, ekzemple sub ŝtuparo, bazara budo ktp. En nunaj industriaj socioj eblas ŝuistoj kiuj ĉefe riparas, sed ne fabrikas, ŝuojn en ankaŭ malgrandaj, sed ofte modernaj kaj sufiĉe luksaj, atelieroj. Tiuj ŝuistoj kiuj fabrikas ŝuojn laboras plej ofte en fabrikoj. En tradiciaj regionoj kun grandaj ŝufabrikoj ofte privatuloj povas labori hejme aŭ en malgrandaj atelieroj por fari specifajn taskojn por la apudaj fabrikoj.
En kamparaj socioj, kiel ekzemple en Hispanio ĝis la fino de la 20a jarcento, kutimis, ke kriplitaj homoj, ĉefe lamuloj, dediĉis sin al profesio de ŝuriparado hejme, ĉar ili ne povis tiom facile labori en kamparo kiel kultivistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.