Prezidanto (respublikestro)
titolo de estro de lando, provinco aŭ de politika partio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1], sinonime (kaj neambigue) prezidento[2][3], estas ŝtatestro de respubliko.
Oni proponas alinomi la artikolon «Prezidanto (respublikestro)» al «Prezidento». Kialo: tiu sinonima simpla termino ne estas neologismo, ĉar aperas en ĉiuj esperantaj vortaroj. Atentu: la celpaĝo «Prezidento» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto |
Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".