Ŝlagro
muzika ĝenro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝlagro rilatas al kanto aŭ unuopaĵo, kiu fariĝas granda sukceso, ĉu naciskale, ĉu internacie. Tiu kanto aŭ unuopaĵo ĝenerale lanĉas la karieron de kantisto aŭ muzikgrupo, kiu estis malmulte aŭ tute ne konata. Helpas al lanĉo de ŝlagro grandskala disaŭdigo per radio kaj televido, akompanata de muzikvideo. Nuntempe disk-kompanioj ofte lanĉas "someran ŝlagron": de natura fenomeno, ŝlagro fariĝis komerca afero. Ŝlagro foje restas la ununura kanto de iu artisto.