From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝaŭmo estas laŭ la plej ĝenerala difino miksaĵo de diversaj gasvezikoj en likvo aŭ solida materialo.
Ekzemploj de ŝaŭmoj kiuj konsistas el gasvezikoj ĉirkaŭitaj de likvo, estas lesivo kaj sapo.
Depende de la ŝaŭmstrukturo kaj la elektrostatikaj ecoj de la molekuloj ekestas ŝaŭmoj de diversaj grandeco, murdikeco kaj "vivodaŭro". Principe la "vivodaŭro" de likvoŝaŭmoj estas limigita ĉar la likvo-ŝaŭmĉelo strebas al minimaligo de la tre granda rilatumo inter la surfaca likvo kaj la gaso. Ankaŭ la gravito kaŭzas ke la likvo en la ĉelmuro malrapide fluas suben pro kio la muro de la likvo-ŝaŭmĉelo fariĝas pli maldika. Pro tio la ĉelmuro finfine krevas.
Ekzemploj de ŝaŭmoj kiuj konsistas el gasvezikoj ĉirkaŭitaj per solida materialo, estas pumiko, plastoŝaŭmo, aeroĝelo, metalŝaŭmo, porobetono kaj pano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.