From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝalmo, ankaŭ Schalmay, Schalmey, Ciaramella, Kalamaia, bombardo, estas ligna blovinstrumento kun duobla anĉo kaj konuse borita tubo. Ĝi plejofte havas sep antaŭajn tontruojn. Povas ankaŭ ekzisti truo por la maldekstra dikfingro. La sono estas ege laŭta, akra kaj precipe en la malalta pozicio nazuma. La tonamplekso estas 1½-2 oktavoj, je kiu oni unu fojon preterblovas en la oktavon. La instrumentoj estas escepte la malgranda sekundo al la plej malalta tono ludeblaj kromatike per forkoprenoj. La ŝalmo devenas de la orientlanda zurna kaj ekaperas en Eŭropo dum la mezepoko. En la renesancepoko oni konstruis ĝin en c/f-agordo en la tonpozicioj diskanto, sopraneto, soprano, aldo, tenoro kaj baso. La basŝalmo jam estas malfacilege manuzebla kaj bezonas multe da aero. Ekde meze de la 20-a jarcento oni denove konstruas kaj ŝalmojn. krom la reproduktado de muziko el mezepoko kaj renesanco oni utiligas la ŝalmon foje ankaŭ por popola kaj moderna muziko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.