urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Świętochłowice - elparolo laŭ sistemo IFA [ˌɕvʲɛntɔxwɔˈviʦɛ]; germane: Schwientochlowitz, prononco [ŝvjentoKLOvic] kaj en la nuna silezia dialekto de la pola Śwjyntochlowice) estas urbo en la nuna Silezia provinco en suda parto de Pollando kun loĝantaro de 55 500 homoj (2005). Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj urbo de Eŭropo. Ekde 1999, ĝi estas parto de vojevodio Silezio, antaŭe ĝi apartenis al vojevodio Katowice (1975–1998).
Świętochłowice | |||||
germane: Schwientochlowitz | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Świętochłowic | ||||
Provinco | Silezia provinco | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Urba | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 3487000 (Katowice) | ||||
Urborajtoj | 1947 | ||||
Koordinatoj | 50° 18′ N, 18° 55′ O (mapo)50.318.916666666667 | ||||
Areo | 13,22 km² | ||||
Loĝantaro | 55065 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 4 165 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 41-600 do 41-608 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 | ||||
Aŭtokodo | SW | ||||
TERYT | 247601 1 | ||||
Estro | Daniel Beger | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul:Katowicka 54 | ||||
Retpoŝto de estraro | prez@swietochlowice.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 41-600 | ||||
Telefono de estraro | 032-349-18-00 | ||||
Fakso de estraro | 032-349-18-12 | ||||
Poŝto de estraro | um@swietochlowice.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Nederlando) Heiloo (Ĉeĥio) Nový Jičín (Aŭstrio) Laa an der Thaya (Hungario) Tiszaujvaros (Slovakio) Rimavská Sabato | ||||
Komunuma retejo | http://www.swietochlowice.pl | ||||
La fondo de la komunumo okazis plej verŝajne en la 12-a jarcento, la unua mencio de la komunumo estas datita al 1313. Alterne parto de Bohemio kaj de iuj konkuraj sileziaj duklandoj, ekde 1526 ĝi estis parto de Aŭstrio, plej laste tiam estis dokumentite germanlingva, kaj ekde 1742 apartenis al prusa Silezio, do ekde 1871 estis parto de la Germana Regno.
Kvankam en la plebiscito en Supra Silezio la 20-an de marto 1921 la loĝantoj de la urbo Schwientochlowitz voĉdonis resti parto de la Germana Regno kun 51,9% de la voĉoj,la urbo kiel la tuta orienta Supra Silezio, estis tamen atribuita al la Dua Pola Respubliko en 1922, malobee al internacia juro. La urbo forlasis la distrikton Beuthen kaj iĝis parto de la aŭtonoma Silezia Provinco je nova nomo Świętochłowice kun propra distrikto. Oni malfermis tie en 1943 la Deviglaborejon Zgoda apartenanta al nazia koncentrejo Aŭŝvico. Ĝin uzis la komunista registaro ekde januaro de 1945 ĝis novembro (mortis 2500 arestitoj). Świętochłowice estas urbo ekde 1947 kaj nun estas eksterdistrikta urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.