urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Świdnik estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Świdnicki. Ĝi troviĝas ĉ. 10 km oriente de Lublin kaj kelkdekajn al limpasejoj kun Ukrainio (en Dorohusk) kaj Belorusio (en Terespol).
Świdnik | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo • "LGBT ideology" free zone | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Świdnika | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto | Distrikto Świdnicki (Lubelski) | ||||
Komunumo | Świdnik | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Koordinatoj | 51° 14′ N, 22° 42′ O (mapo)51.23333333333322.7 | ||||
Areo | 20,35 km² | ||||
Loĝantaro | 42797 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 968 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 21-040 | ||||
Telefona antaŭkodo | 81 | ||||
Aŭtokodo | LSW (antaŭe ankaŭ LBW) | ||||
TERYT | 3060917011 | ||||
Estro | Waldemar Jakson | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kard. St. Wyszyńskiego 15 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 21-047 | ||||
Telefono de estraro | 81 751-76-03 | ||||
Fakso de estraro | 81 751-76-08 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@swidnik.um.gov.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Slovakio) Svidník (Nederlando) Aalten (Belorusio) Rzeczyca (Belorusio) Raduń (Ukrainio) Szostka (Francio) Béthune | ||||
Komunuma retejo | http://www.swidnik.pl | ||||
Świdnik ricevis urborajtojn en 1954. Ĝia rapida evoluo estis ligita al la formado de la fabriko de helikopteroj PZL-Świdnik en 1951.
En 2010 apud la fabriko komenciĝis la konstruado de la flughaveno Lublin, sur kies herba aviadilejo vivas endemiaj zizeloj. Ekde decembro 2012 eblas flugi, nun en 13 direktoj al 11 landoj.
Apuda arbaro Las Krępiecki estis en la jaroj 1941–1944 loko de tragika morto de pli ol 30 mil personoj: malliberigitoj de germana koncentrejo Majdanek, kastelo de Lublin, judoj de Lublin kaj loĝantoj de ĉirkaŭaĵoj de Świdnik.
La 11-an de aŭgusto 1944 el loka aerodromo veturis unua transporto al sovetaj gulagoj kun gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato. La aerodromo estis utiligata de sovetoj ĝis printempo 1946.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.