En mitologio, ĥaoso (aŭ kaoso) estas la prastato de la ekzistado, de kie aperis la unuaj dioj laŭ la greka mitologio. En la greka lingvo oni nomis ĝin ΧαοςΧαεος, kio signifas nenieco okupata pro vakaĵo, aŭ ankaŭ Αηρ (aero).

Rapidaj faktoj Protogono, Verko ...
Ĥaoso
Thumb
Protogono
Verko Hades
Informoj
Sekso vira
Infanoj Geo Eroso Tartaro Erebo Nikso Urano
vdr
Fermi

En ordinara lingvaĵo, ĥaoso estas plena malordo.

En matematiko kaj fiziko, ĥaoso estas la centra nocio de la Ĥaosoteorio.

Teogonio

Laŭ la Teogonio de Heziodo, Ĥaoso estis la unua baza dio aperinta en la universo. Poste ŝpruĉis Gaja (la Tero), Tartaro (la subtero) kaj Eroso (la vivgenerema amo), ne devenintaj de Ĥaoso, sed postaperintaj.

Ĥaoso troviĝis ĵus inter la Tero kaj la Ĉielo, forminte la unuan atmosferon. De ŝi (Ĥaoso estis ino) naskiĝis kelkaj aerdioj: Niksa (la nokto), Hemera (la tago), Erebo (la mallumo) kaj Etero (la lumo). Ŝi ankaŭ estis la patrino de la demonoj. Ŝi krome estis la diino de la destino, kun sia filino Nikso kaj ŝiaj nepinoj, la Moiroj.

Do, la Teogonio komencis kunigante bazan diojn kun la naturaj fortoj konitaj pro la homoj: la Tero, la ĉielo, la maro, ktp.

Laŭ Heziodo ekzistas du metodoj por krei novan vivon: dividiĝi aŭ seksunuiĝi kun aliaj dioj. Ĉiuj la dividiĝaperintaj dioj, escepte de Gaja, estis malbonaj konceptoj (la Morto, la Doloro, la Sarkasmo, la Mensogo, ktp.), kaj preskaŭ ĉiuj ili naskiĝis el la Nokto. Post tio, la generado de la dioj similas al la homa familia vivo, kun homaj sentoj kaj atributoj, krome de la unua personigo de la natura fortoj.

Aliaj tradicioj

Laŭ la tradicio de orfeismo, Ĥaoso devenis de Ĥrono kaj Ananko, sekve, ĝi starigis alia familia arbo.

Ovidio priskribis Ĥaoson simile al la nuna difino (tuta malordo).

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.