Ĝermuk (armene: Ջերմուկ; ankaŭ transskribita kiel Jermuk aŭ Dzhermuk) estas urbo, kun 6,200 loĝantoj, en la suda armena provincoVajoco-Dzoro. Ĝi estis populara celloko dum la soveta epoko kaj fama pro siaj termofontoj kaj pro la marko de mineralakvo kiu estas enboteligita en la regiono. La urbo havas proksime grandan akvofalon kun granda natura ponto, malgrandan lagon, arbaron kaj naĝejojn kun minerala akvo. Ĝermuk nuntempe estas renovigita kun la espero fari ĝin turismaĵo kiel antaŭe. La vorto "ĝermuk" en la armena lingvo signifas "gejsero".
Ĝermuk estas monta kuracloko kaj la centro de la urba komunumo Jermuk en la provinco Vajoco-Dzoro sude de Armenio , je ŝoseo 53 km oriente de la provinca ĉefurbo Yeghegnadzor. Ĝi estis konsiderita unu el la popularaj cellokoj por medicina turismo en Sovetunio. Laŭ la oficiala takso de 2016, Jermuk havis ĉirkaŭ 3.400 loĝantojn. Tamen laŭ la censo de 2011 la loĝantaro de Jermuk estis 5.572. La proksimaj vilaĝoj Herher (pop. 706), Karmrashen (pop. 252), kaj Gndevaz (pop. 829) ankaŭ estas parto de lakomunumo (komunumo) de Jermuk .