Ĝenerala Akuzisto de Usono
ministro en la usona registaro kaj gvidanto de la koncerna ministerio pri justico / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Ĝenerala Akuzisto (angle United States Attorney General) estas la titolo de Sekretario, kiu estras la Usona Departmento de Justico. La Prezidanto de Usono nomumas la Ĝeneralan Akuziston, kondiĉe de konfirmado fare de la Senato. La posteno ekzistas jam de la komenco de la konstitucia regado de Usono (1789), sed ĝis 1870 ĝi estis unupersona posteno sen estrata departmento.