Ĝardenarto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝardenarto estas la arta kaj pejzaĝarkitektura planado kaj realigado de privataj kaj publikaj ĝardenoj kaj parkoj pere de plantoj, vojoj, talusoj, ebenigado, arkitekturaj elementoj, artaj akvoinstalaĵoj, florrondeloj kaj skulptaĵoj. La ĝardenarto estas pli ol la utiligado de la areo por la homa uzado. Ĝi estas esprimo de certa stilo de estetiko, arto, kulturo kaj arkitekturo de certa epoko.
La hodiaŭa esprimo estas ĝarden- kaj pejzaĝarkitekturo. En la baroko la ĝardenarto atingis sian kulminon. La parkoj de kastelo Vaux-le-Vicomte kaj kastelo Versailles estas bonaj ekzemploj por arte planitaj kaj realigitaj barokaj artĝardenoj.
Oni ankaŭ povas nomi ĉiun ĝardenojn, kiuj ne estas utilĝardeno, artĝardeno. Sinonime uzata ankaŭ estas plezurĝardeno.