From Wikipedia, the free encyclopedia
La tajvana teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2002 en Torino havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Ma Chih-hung (bobado). La sportisto atingis neniun medalon.
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Vintra Olimpiko 2002 | ||||
Vintra Olimpiko 2002 en Torino | ||||
Flagtenanto: | Ma Chih-hung (bobado) | |||
Sportistoj | 1 en 1 fako | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
La partoprenanto, Ma Ĵihong (ĉine: 馬志鴻; pinjine: Mǎ Zhìhóng, ankaŭ latinliterigata kiel Ma Chih-hung, naskita la 5-an de novembro 1985 en la distrikto Pingtung, sude sur la insulo Tajvano) estas indiĝena tajvana bobisto kiu konkuras ekde 2003. En la Vintra Olimpiko 2006 li aĝis 20 jarojn kaj estis plej juna konkuranto en vira bobado: li finis 28-a en la vira unuopa konkurso kaj kvalifikiĝis por la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero kie li finis 34-a. Li estis la nura konkuranto reprezentanta Tajvanon en tiuj du Vintraj okazaĵoj.
La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.