sporta delegacio From Wikipedia, the free encyclopedia
La tajvana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 68 sportistojn. Ili partoprenis en 18 fakoj. Flagtenanto de la tajvana teamo estis Kuo Hsing-chun kaj Lu Yen-hsun dum la malferma ceremonio respektive Chen Chieh dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 36-an rangon.
Ĉina Tajpeo (Tajvano) en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Kuo Hsing-chun kaj Lu Yen-hsun (malfermo) Chen Chieh (fermo) | |||
Sportistoj | 68 en 18 fakoj | |||
Medaloj rango: 36 |
Oro 2 |
Arĝento 4 |
Bronzo 1 |
Sume 7 |
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. La ŝtata nomo "Ĉina Tajpeo" ĉi-tie uzata estas fakte artefarita kaj diplomatie inter la jaroj 1976 kaj 1979 pridisputata nomo por la lando kutime nomata Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó). Kunordigis la teamon la Tajvana Olimpika Komitato, oficiale la Olimpika Komitato de Ĉina Tajpeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.