La Ĉikaga maratono (angle Chicago Marathon) estas grava maratono okazanta ĉiujare en Ĉikago, Ilinoiso, Usono. Kun la Berlina, Bostona, Londona, Novjorka kaj Tokia maratonoj, ĝi estas unu el la ses Ĉefaj Mondaj Maratonoj.[1] Tiele, ĝi estas ankaŭ kurkonkurenco de la ora serio de IAAF Gold Label. La Ĉikaga Maratono estas la kvara plej granda kurkonkurenco laŭ nombro de finantoj tutmonde.[2]
Ĉikaga maratono | ||
ripetiĝanta sporta evento | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Ĉefaj Mondaj Maratonoj vd | |
Nomita laŭ | Ĉikago | |
Lando | Usono | |
Fondita en | 1977 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La kurkonkurenco de la 9a de Oktobro 2016 estis la 39a jariĝo de la kurkonkurenco.[3] La unua kurkonkurenco okazis la 25an de Septembro 1977 laŭ la origina nomo Mayor Daley Marathon, kiu arigis 4,200 kurantojn. Tiu kurkonkurenco estis okazinta ĉiujare ekde tiam, escepte en 1987 kiam oni kuris nur duon-maratonon.[4][5][6] Ĝi estas inter la plej rapide kreskantaj maratonaj vojkuroj en la mondo, ĉefe parte al sia tre rapida kaj ebena kurejo kiu faciligas la atingojun de personaj rekordoj kaj mondaj rekordoj.[7] Tiu kurkonkurenco akiris sian elitan statuson inter maratonoj disvolvigante rilatojn kun gravaj sponsoroj kiuj havigas la premimonon por allogi elitajn kurantojn kiuj produktis usonajn kaj tutmondajn rekordojn. Ekde 2008 la konkurenco estis sponsorita de la Bank of America, kaj estas oficiale konata kiel Bank of America Chicago Marathon.
Tiu konkurenco estas limigita al 45,000 kurantoj kaj nur kurantoj kiuj finas en 6½ horoj estas oficiale tempomezuritaj.[7] Tiuj kiuj deziras partopreni povas registriĝi post atingi tempokvalitan normigon aŭ estante selektita tra ĝenerala loterio.[8] Kvankam la kurkonkurenco havas limigitan registradon, esceptoj fariĝas por inkludi elitajn kuristojn kaj bonfarantajn reprezentantojn. Pli kaj pli, lokaj (ekz., Chicago's Children's Memorial Hospital), landaj (ekz., American Cancer Society) kaj tutmondaj (ekz., Global Business Assist, Team World Vision) bonfaraj kaj humanitaraj organizoj kuraĝigas sponsoritan partoprenon en la evento kiel rimedo akiri financon.[9][10]
La 13-an de oktobro 2019, la kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj, fininte la kuradon je 2 horoj, 14 minutoj kaj 4 sekundoj. Tamen, ĝi ne estis oficiale konsiderata mondrekordo, ĉar la kurado ne estis aprobita de IAAF.
Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.