La ĉeĥa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 88 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Šárka Strachová dum la malferma ceremonio respektive Ondřej Moravec dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon.
Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 2014 | ||||
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi | ||||
Flagtenanto: | Šárka Strachová (malfermo) Ondřej Moravec (fermo) | |||
Sportistoj | 88 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 15 |
Oro 2 |
Arĝento 4 |
Bronzo 2 |
Sume 8 |
Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.
Martina Sáblíková atingis oran medalon en rapidsketado de 5000 metroj kaj arĝentan en rapidsketado de 3000 metroj. Kvar jarojn antaŭe, en la vintra olimpiko en Vankuvero, ŝi akiris ambaŭ ĉeĥajn orajn medalojn. La duan ĉeĥan oran medalon en Soĉi atingis la sportistino Eva Samková en neĝtabulado.
Eksteraj ligiloj
- informoj pri la ĉeĥa teamo en la retejo de la Vintra Olimpiko 2014 Arkivigite je 2014-02-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.